Published On Jun 8, 2018
Muzikteksto tradukita de Ĵomart.
Davida bela melodi’
Tre plaĉis al ĉiela Di’
Sed vi ne zorgas pri l’ muzika bruo ja
Ĝi sonis tiel: bela tril’
Minora fal’, maĵora bril’
Hezitas la reĝ’ kaj versas Haleluja
Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja
Vi kredis firme, kaj venis la pruv’
Ŝi banis sin en ora kuv’
Ŝia beleco ŝanĝis ĉion tuje
Ŝi lasis vin en iu kantin’
Kunprenis koron, konkeris vin
Kaj viaj lipoj flustris Haleluja!
Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja
Antaŭe min informis vi
Pri viaj planoj, pri via viv’
Sed nun vi ja malgajas kaj enuas
Kaj mi memoras – nia kuniĝ’
Estis por ambaŭ ni feliĉ’
Ĉiu momento estis Haleluja!
Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja
show more